Ho, se merite odor' virkapra el iu fetoris, kaj se jam akris en ost' juste la pigra podagr', jen la mirinda afer': ĉi du pestojn kune akiris via rivalo. Li nun amas en via amej', sed, brakumante en lit', ili ambaŭ morte suferas, jes, de fetor' la virin' kaj de podagro li mem. |